Inter Mediteraneo kaj Atlantiko proksime al Pireneoj, Tuluzo, regiona ĉefurbo, 4a urbo en Francio, estas sufiĉe internacie loĝata. Tie estas agrable vivi kaj labori. Modernaj transportoj multe disvolviĝis. Tuluzo enhavas abundajn kulturajn riĉaĵojn.
De 2400 jaroj Tuluzo estis sinsekve kelta urbo, aliancano de Romo, ĉefurbo de la Vizigota reĝlando, posedaĵo de franca reĝo Clovis, grafurbo kun la grafoj Raymond kaj la «Kapituloj » (konsilantaro). Tuluzanoj alprenis novan religion, la katarismon. La katolika eklezio en du krucmilitoj sange venkis ĝin kaj samtempe la okcitanan kulturon, kiu tiam estis brilega. Kiam Tuluzo riĉiĝis dank ’al la mondkomerco de la paŝtelo, konstruiĝis la famaj rozkoloraj brikaj domoj. Dum la religiaj militoj, la Kapitulojn forpelis la Eklezio, kiu tiam regis la urbon kun multaj religiaj institutoj (monaĥejoj, seminarioj).
En Tuluzo estas la plej malnova akademio de Floraj Ludoj kaj la dua universitato en Francio (pli ol 100 000 studentoj ). La Suda Kanalo, kiu ligas Atlantikon kun Mediteraneo, prosperigis la urbon, kaj estas laŭ Unesko homara heredaĵo.
Tuluzo nun fariĝis la ĉefurbo de aero-kaj astro-naŭtiko kaj famiĝis ankaŭ en aliaj fakoj (elektroniko, komputiko, ĥemio, scienca esploro, ktp. )
De la unua de julio 2005 vi estas la -a vizitanto. bonvenon !. | |
Lasta ŝanĝo : sabaton la 09-an de julio 2005 06:01. Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange.) |