Dum unu semajno en la somero 2006 en Tuluzo okazos la dua KAFE.


Same kiel por la unua KAFE
okazinta en Tuluzo en julio 2000,
kalkulu pri abunda programo,
kun koncertoj kaj diversaj programeroj ĉiutage.
Partoprenos tre multaj esperanto-artistoj.

Baldaŭ aperos ĉi tie pli detalaj informoj.

Jam antaŭvidu ke vi partoprenos.

Finfine post 6 jaroj, jen denove KAFE en Tuluzo (Okcitanio/suda Francio).

La sukceso de la unua eldono de KAFE famigis la kulturan eventon pro ĝia bunteco kaj kvalito, kiu restas ties ĉefa celo.
La dua KAFE okazos dum la somero 2006 kun po 2 spektakloj vespere kaj diversaj programoj dumtage (pupteatro, kanzono, forumoj, atelieroj, ĥorkantado, ekskursoj, kursoj, ktp...).
La programo entenos la plej elstarajn nuntempajn esperanto-artistojn ĉiustilajn :rokmuziko, varieteo, kanzono, popolmuziko, teatro, literaturo...
Organiza Komitato de KAFE zorgos pri ĉiuj necesaj servoj por ke via partopreno estu plej agrabla por via somera kulturumado....

Babileja ret-listo: http://fr.groups.yahoo.com/group/KAFE2006/

kultura arta festivalo esperanta
Vidu la TTT-ejon de la 1-a kultura arta festivalo esperanta

Organizas EKC kaj EUROKKA

Esperanto Kultur Centro
Tuluzo

Tel : +33 (0) 561 255 577
Retpoŝto : esperanto.toulouse (ĉe) free.fr
1 place des Avions, FR 31400 Toulouse

 Kapopiedo Esperanto Dato
De la unua de julio 2005 vi estas la -a vizitanto. bonvenon !.

Lasta ŝanĝo : sabaton la 09-an de julio 2005 05:11.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange.)